La kantabrismo estas movado postulanta agnoskon de la kultura, historia kaj politika aparteco de Kantabrio. La nuntempa kantabrismo ekevoluis post abolo de Antikva Reĝimo kaj esprimas sin per nur-kultura movado (ĉefe tiu de la 19-a jarcento, sed ankaŭ tiu de la 20-a) aŭ per politika movado (ĉu regionismanaciisma). Ĉi tial, kantabrismo ampleksas diversajn kolektivojn, kiel verkistojn aŭ pensistojn de la 19-a jarcento, aŭ politikajn partiojn, ekzemple la Regionisman Partion de Kantabrio kaj la naciisman Conceju.

La kantabra labaro estas flago ofte uzita de kantabrismo.

Historio redakti

 
Oficialaj limoj de la aŭtonoma komunumo Kantabrio ene de Hispanio.

La origino de kantabrismo datiĝas je la 19-a jarcento. La tiama kantabrismo estis ĉefe aktiva je kultura vidpunkto kaj celis vigligi la valorojn kaj tradiciojn popolajn kaj historiajn. Dum tiu epoko plej elstaris la verkistoj Amós de Escalante kaj José María de Pereda.

Komence de la 20-a jarcento okazis la unuaj provoj disvastigi kantabrismon en la tutan Kantabrion. Tiaj provoj disputis kun burĝaro, tre ligita al Kastilio.[1] Ekzemple, la kleriko Mateo Escagedo Salón provis reaktivigi tradicie lokajn politikajn organojn, nome behetría kaj concejo (hispane) aŭ la Kunsidejon de Puente San Miguel; krome, Maximiano García Venero kreis partion Partido Provincialista en 1927. Same, la regiona deputitaro malsukcesis atingi propran ekonomian kontrolon, ĉar la hispana registaro malakceptis tion en la 1920-aj jaroj.

Tamen, dum la Dua Hispana Respubliko la kantabrismo iĝis pli vigla. Tiam verkiĝis la projekto de Statuto de Aŭtonomeco de Kantabra-Kastilia Subŝtato[2] fare de la Respublika Partio de Federisma Maldekstro de Santandero (atesto reprezenta de la laika kantabrismo[3]) en 1936. Laŭ tiu ĉi projekto oni postulis plian aŭtonomecon ene de la Federacia Hispana Respubliko por Kantabrio (tiam, provinco Santandero). Ĝi ankaŭ proponis, ke la areoj samlimaj de fremdaj provincoj historie rilataj povu aliĝi al kreiĝonta regiono pere de referendumo. La projekto ankaŭ proponis krei kantabran policon kaj postulis ĉiujn juĝo-rajtojn, escepte de milita defendo (tiu ĉi estis rajto de la centrala respublika registaro).

Pro diktaturo frankisma ĉiuj projektoj de regiona aŭtonomeco ĉesis kaj kantabrismo iĝis pli malaktiva. En la 1970-aj jaroj, kantabrismo plej aktiviĝis por krei propran regionon for de Kastilio. Ĉi-cele aperis diversaj asocioj kaj partioj, kiel ADIC (Asocio por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio), la asocio UC (Unuiĝinta Kantabrio)[4] kaj poste, per disiĝo dise de ADIC, la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC). En 1982 oni atingis la celon de tiu ĉi movado (tio estas, agnosko de aŭtonomeco), kiam Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo per la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio.

En la 1980-aj jaroj, en la politika kantabrismo plej aktivis ANAC (Naciisma Anaro de Kantabrio), inter 1982 kaj 1983, estre de Rafael de la Sierra, kaj la Naciisma Partio de Kantabrio (PNC, estrita de Esteban Solana Lavín kaj oficiale registrita en 1988), kaj ADIC. Nuntempe, ekzistas la Kantabra Naciisma Konsilio (CNC), la Kantabra Partio kaj ADIC, same al aliaj politikaj partioj kaj asocioj, ĉu kulturaj, junularaj aŭ sindikataj (Aición pol Cántabru, Regüelta, Intersindical Cántabra, Abora, interalie). La unua naciisma politika partio atinganta reprezenton en la Parlamento de Kantabrio sukcesis tion en 1988, kiam Esteban Solana kreis la Naciisman Partion de Kantabrio eksiĝante de PRC en sen-partian parlamentan grupon[5]. Aliaj ses partioj sukcesis havi reprezentantojn en diversaj municipoj.

Referencoj redakti

  1. Moure Romanillo, Alfonso, y Suárez Cortina, Manuel. De La Montaña a Cantabria: la construcción de una comunidad autónoma. Edit. SP Universidad de Cantabria, Santander, 1995. ISBN 84-8102-112-1 p. 236
  2. El Diario Montañés
  3. Parlamento de Cantabria. Arkivita el la originalo je 2009-12-12. Alirita 2013-04-26.
  4. Mariano González Clavero, Fuerzas políticas en el proceso autonómico de Castilla y León 1975-1983, p. 179, en [1] Arkivigite je 2006-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Hormaechea y otros seis exdiputados cobran la pensión máxima gracias al Parlamento