Asocio por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio

La Asocio por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio (hispane: Asociación para la Defensa de los Intereses de Cantabriamallongige ADIC) estas civitana, kultura kaj socia organizaĵo en Kantabrio. Ĝi estis fondita de Miguel Ángel Revilla en printempo de 1976 kaj ties celo estas protekto kaj vigligo de la interesoj kulturaj, historiaj, politikaj, ktp. de Kantabrio.

Asocio por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio
organizaĵo
Komenco 1976
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Santandero, Hispanio
Ideologio

Kantabrismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago de ADIC, kun la koloroj verdo, grizo kaj bluo reprezente de la valoj, montoj kaj maro de Kantabrio.

Ĝi organizas diversspecajn kulturajn kaj libertempajn aranĝojn rilate al tradicioj kaj folkloro de Kantabrio. Ĝi ankaŭ stimulas tradicie kantabrajn sportojn kaj la reviviĝon, protekton kaj lernigon de la kantabra lingvo. Ĝi aktive agadas en la aŭtonoma komunumo Kantabrio kaj ties kunlimaj areoj, kiuj historie kaj kulture rilatas al ĝi.

En la 1970-aj jaroj oni proponis, ke ties flago iĝu tiu oficiala de Kantabrio, kune de la kantabra labaro kaj la nuna oficiala flago.[1]

En la jaro 2006 la organizaĵo publike disponigis propran proponon de reformo de la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio. Per tiu ĉi reformo, oni celas ŝanĝi la sistemon de financado, akiri pliajn rajtojn pri memstareco kaj emfazi la trajtojn tipajn al kantabra identeco. Ekzemple, oni proponis reuzon de la antikvaj nomoj de la politikaj organoj de Kantabrio, ekzemple anstataŭigi la nunan nomon de la aŭtonoma komunumo per Junta de los Valles de Cantabria (Unio de la Valoj de Kantabrio) aŭ de la municipoj (de nuna municipio al concejo). Ĝi ankaŭ apogas la oficialiĝon de la kantabra labaro kaj ebligi, ke apudprovincaj municipoj aliĝu al Kantabrio.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de ADIC

Notoj kaj referencoj redakti