Kunsidejo de Puente San Miguel

La Kunsidejo de Puente San Miguel (hispane Casa de Juntas de Puente San Miguel) estas konstruaĵo en Puente San Miguel, Kantabrio (Hispanio). Ĝi estas fama ĉar la 28-an de julio 1778 la konsilio de la Provinco de Naŭ Valoj kunvenis en ĝi por krei la provincon Kantabrio, kiel unuan modernan fiksan unuiĝintan enton, kiu poste iĝis la nuna aŭtonoma komunumo Kantabrio.

Kunsidejo de Puente San Miguel
Casa de Juntas de Puente San Miguel

Prezento
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Loko Puente San Miguel
Geografia situo 43° 21′ 37″ N, 4° 5′ 7″ U (mapo)43.360312-4.085267Koordinatoj: 43° 21′ 37″ N, 4° 5′ 7″ U (mapo)
Kunsidejo de Puente San Miguel (Hispanio)
Kunsidejo de Puente San Miguel (Hispanio)
DEC
Kunsidejo de Puente San Miguel
Kunsidejo de Puente San Miguel
Kunsidejo de Puente San Miguel
Situo de Kunsidejo de Puente San Miguel

Map

vdr

Antaŭ la fama kunveno, la deputitoj de la provinco de Naŭ Valoj uzis la ejon por ordinaraj kunsidoj. Kunveninte en la ejo, la konsilio havis taskon protekti la interesojn de la provinco kontraŭ la reĝo, precipe pri ĉio rilata al konservo de foruoj, lokaj kutimoj, privilegioj, franĉizo, ekonomio, milito kaj politiko.

En 1801 la provinco Kantabrio kaj la konsilio de Puente San Miguel malaperis, rezulte de la teritoria administrado de la reĝo Karlo la 5-a. En 1815 oni kreis maran provincon je nomo Santandero. Ekde 1824 la kunsidejo ne plu gastigis kunsidojn kaj la konstruaĵo estis aŭkciita kaj parte malkonstruita.

Freŝdate rekonstruite, la ejo estas simbolo de la ĝermo, kiu estis kondukonta al la nuntempa Kantabrio. Ĉiun 28-an de julio, tio estas, la Tagon de la Institucioj de Kantabrio, la prezidanto de Kantabrio prelegas en la kunsidejo, rememorante la historian eventon.

La ejo estas simpla kaj malgranda konstruaĵo kun kvadrata bazo kaj kvar-dekliva tegmento. La ĉefa kaj alira pordo el ligno estas parte malfermita.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti