Kantabra Naciisma Konsilio

La Kantabra Naciisma Konsilio (en la kantabra, Conceju Nacionaliegu Cántabru, aŭ mallongige CNC) estas politika partio de Kantabrio. Ĝia ideologio estas kantabrismo, naciismo kaj maldekstro. Ĝi estis fondita en la jaro 1995, kiel kuniĝo de pli fruaj kantabrismaj movadoj.

La partio partoprenis ĉiujn balotojn, de ties fondiĝo ĝis la hispana baloto de 2008, sed neniu el ties kandidatoj estis elektitaj. La partio eniris en kriza periodo post la regiona kaj municipa balotoj de Kantabrio en 2007. Post eksterordinara kunsido okazinta la 26-an de januaro 2008 la partio decidis ne partopreni baloton de 2008[1]. Tial la partio ne prezentis kandidatojn ekde 2007.

La partio estas la ununura partio, kiu publike apogas la oficialigon de la kantabra lingvo kaj ofte uzas ĝin en siaj publikaj prelegoj kaj raportoj. La partio apogas agnoskon de la kantabra labaro kiel oficiala flago de Kantabrio. La oficialigon apogis ankaŭ la urbodomo de la kantabra municipo Comillas en 2006[2].

Rezultoj de balotoj redakti

Jaro Baloto Kandidato Voĉdonoj % el ĉiuj voĉdonoj Deputitoj Rango
1999 Parlamento de Kantabrio - 1.179 0,37% 0 7-a
2000 Kongreso de la Deputitoj - 2.103 0,63% 0 4-a
2003 Parlamento de Kantabrio - 1.670 0,48% 0 6-a
2004 Kongreso de la Deputitoj - 1.431 0,39% 0 4-a
2004 Eŭropa Parlamento[3] Bernat Joan 555 0,23% 0 6-a
2007 Parlamento de Kantabrio G. Barredo 1.245 0,36% 0 5-a


Referencoj redakti