Naciisma Anaro de Kantabrio
La Naciisma Balota Anaro de Kantabrio (hispane, Agrupación Electoral Nacionalista de Cantabria aŭ mallonge ANAC) estis politika partio aktiva en Kantabrio en la 1980-aj jaroj. Ties centra ideologio estis kantabrismo.
Naciisma Balota Anaro de Kantabrio | |
---|---|
Agrupación Electoral Nacionalista de Cantabria | |
Lando | Hispanio |
Estro | Rafael de la Sierra |
Fondiĝo | 25-a de marto 1983 |
Dissolvo | 1983 |
Ideologio | Kantabrismo |
En 1978 la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC) estis kreita en la sino de la Asocio por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio (ADIC). Tamen, post iom da tempo, la kreinta asocio ne sentis sin akorde kun la agado de la partio kaj kun la statuto de aŭtonomeco aprobita por Kantabrio.
La distanciĝo inter ADIC kaj PRC impulsis, ke ADIC kreis novan politikan partion, tio estas, ANAC.[1] La partio konkuris en la voĉdono de la Parlamento de Kantabrio de 1983, estrite de Rafael de la Sierra, eksprezidento de ADIC. La programo de la partio celis pluan disvolvon de la statuto de aŭtonomeco, ekonomian progreson, pluan agnoskon de la kantabra identeco kaj defendon de medio.[2]
La voĉdona rezulto estis ege malgranda: 1 869 voĉdonoj (0,67% el la suma voĉdonaro de Kantabrio),[3] kio estas tre malmulte kompare al la rezulto de PRC, kiu ricevis 18 767 voĉdonojn kaj akiris du seĝojn por sia kandidataro en la parlamento. Post tiu balota fiasko, la partio malaperis.
Referencoj redakti
- ↑ (2001) De ADIC al PRC: un capítulo de historia cántabra. Alerta.
- ↑ ADIC. ADIC aprueba la candidatura política Agrupación Electoral Nacionalista de Cantabria (ANAC): 1983. Arkivita el la originalo je 2014-01-09. Alirita 9-a de januaro 2012.
- ↑ Archivo Histórico electoral. Datos electorales detallados de las Elecciones Asamblea Regional Cantabria 1983. Arkivita el la originalo je 2012-07-01. Alirita 5-a de januaro 2012.