Valdehúncar

Valdehúncar estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Valdehúncar
Valdehúncar 34.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10... [+]
Demografio
Loĝantaro 212  (2009)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 50′ N, 5° 31′ U (mapo)39.833333333333-5.5166666666667Koordinatoj: 39° 50′ N, 5° 31′ U (mapo)
Alto 368 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valdehúncar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

LoĝantojRedakti

La loĝantoj nomiĝas Valdehuncaros. La censita populacio en 2009 estis de 212 loĝantoj.

SituoRedakti

Valdehúncar estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 368 m; je 127 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 177 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km².

Ĝi situas ĉe la Akvorezervujo de Valdecañas, ĉe la rivero Taĵo. Temas pri antikva krucoĝo de romiaj ŝtonŝoseoj. Je malpli da 2 km troviĝas la antikva vilaĝo de Talaverilla, kiu aktuale estas submerĝita sub la akvoj de la rezervujo.

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Ĝi havas grandan riĉon je paŝtejoj por la gregoj, grandajn valojn por orogacio kaj grandan paŝtarbaron.

DemografioRedakti

La jena tabelo montras la demografian evoluon de Valdehúncar inter 1996 kaj 2006 laŭ informo de la hispana Nacia Instituto pri Statistiko.

Demografia evoluo de Valdehúncar
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
180 178 206 214 214 221 207 207 198 194

VidindaĵojRedakti

  • Preĝejo de Santa María Magdalena.
  • Rezervujo de Valdecañas.
  • Romiaj restaĵoj proksime.

Eksteraj ligilojRedakti