Valdemierque estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Valdemierque estas tradukebla etimologie al Valo de Mielek.

Valdemierque
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37893
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 5° 35′ U (mapo)40.821388888889-5.5833333333333Koordinatoj: 40° 49′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 937 m [+]
Areo 17,31 km² (1 731 ha) [+]
Valdemierque (Provinco Salamanko)
Valdemierque (Provinco Salamanko)
DEC
Valdemierque
Valdemierque
Situo de Valdemierque
Valdemierque (Hispanio)
Valdemierque (Hispanio)
DEC
Valdemierque
Valdemierque
Situo de Valdemierque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdemierque [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 62 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Sepulcro-Hilario, Tamames, Tejeda y Segoyuela, Puebla de Yeltes, Navarredonda de la Rinconada, El Cabaco, Cereceda de la Sierra kaj La Bastida. Ĝi distas 60 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Iam estis minoj de diversaj mineraloj. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti