Valea Lungă (Alba)
Valea Lungă (Alba) [valja lungə] (hungare: Hosszúaszó, germane: Langenthal) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Blaj. Administre apartenas al ĝi: Făget, Glogoveţ, Lodroman, Lunca, Tăuni.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 638 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj), en 1992 1 858 (rumanoj, 7% hungaroj, 5% germanoj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas en 1309. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj redakti
- Zoltán Szabó (18-a de februaro 1927 - Cluj-Napoca, 19-a de junio 2007): lingvisto, universitata profesoro.