Valle Gran Rey - hispane, en traduko "valo de la granda reĝo" - estas unu el ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio. La municipa nomo aludas al la guanĉa tribestro Hupalupa, kiu en 1488 mortis en batalo kontraŭ la hispanaj koloniistoj.

Valle Gran Rey
municipo
Flago
Blazono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Aŭtonoma komunumo Kanarioj
Provinco Sankta Kruco de Tenerifo
Insulo La Gomera
Koordinatoj 28° 6′ 0″ N 17° 16′ 0″ U / 28.10000 °N, 17.26667 °U / 28.10000; -17.26667 (mapo)
Areo 36,3 km² (3 630 ha)
Loĝantaro 5,364 (2011)
Horzono UTC±0
 - somera tempo UTC+1
Poŝtkodo 38870
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
la komunuma areo
la komunuma areo
la komunuma areo
Vikimedia Komunejo: Valle Gran Rey
Retpaĝo: www.vallegranrey.es

La municipo kovras la okcidenton de la insulo. Plej multaj municipanoj loĝas en la samnoma valo, kiu havas abundajn fruktoplantejojn (precipe bananoj kaj oranĝoj), multajn palmojn, kaj marborde plurajn plaĝojn de fajna, malhelgriza sablo - administra centro de la municipo estas la loĝloko La Calera, marborde en la valo situas la loĝlokoj Vueltas (la municipa haveno), Borbalán kaj La Playa, kaj pli alte en la valo ol La Calera, pli malproksime de la maro, interalie la loĝlokoj Los Granados, El Hornillo, La Vizcaína kaj El Retamal. Ekster la geografia valo, sed parto de la municipo, krome aldoniĝas interalie la loĝlokoj Las Hayas, Arure kaj Taguluche.

En la dua duono de la 20-a jarcento la loĝloko Valle Gran Rey iĝis centro de eŭropaj ekologiemuloj, alternativemuloj kaj hipioj, aparte el Germanio, Aŭstrio kaj iom malpli el Anglio. Nun la loko estas la turisma centro de la insulo, sed ankoraŭ nun la turismo estas pli ekologia ol en la aliaj insuloj de la Kanarioj, la hoteloj malpli grandaj, kaj multaj feriantoj preferas migri kaj grimpi sur la insulaj montaj padetoj ol sunbruniĝi plaĝe.

pejzaĝa impreso