Vallejera de Riofrío

Vallejera de Riofrío estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Vallejera de Riofrío estas kuntiriĝo de Pequeños Valles del Río frío, tio estas Valetaro de Malvarma Rivero.

Vallejera de Riofrío
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37717
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 5° 43′ U (mapo)40.409166666667-5.7213888888889Koordinatoj: 40° 25′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 1 130 m [+]
Areo 7,26 km² ( 726 ha) [+]
Vallejera de Riofrío (Provinco Salamanko)
Vallejera de Riofrío (Provinco Salamanko)
DEC
Vallejera de Riofrío
Vallejera de Riofrío
Situo de Vallejera de Riofrío
Vallejera de Riofrío (Hispanio)
Vallejera de Riofrío (Hispanio)
DEC
Vallejera de Riofrío
Vallejera de Riofrío
Situo de Vallejera de Riofrío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vallejera de Riofrío [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Vallejera de Riofrío kaj El Puerto, okupas totalan areon de 7,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Vallejera de Riofrío estas la dua plej alta municipo de la provinco Salamanko post La Hoya, kun 1240 msm. La municipa teritorio limas norde kun Fresnedoso kaj Sorihuela, okcidente, kun Sanchotello, sude, kun Béjar kaj oriente, kun Navacarros kaj La Hoya.

Montopasejo de Vallejera.

En ĝia municipa teritorio estas la montopasejo de Vallejera, je 2,2 km de la domaro kaj sur 1200 msm. Vintre la neĝofalo estas abundaj ĉar la domaro estas sur 1150 m de altitudo. Je 10 kilometroj estas la skiejo Sierra de Béjar-La Covatilla. Nuntempe turismo estas plej grava enspezofonto.

La arbaroj estas de kverkoj, pinoj, kaŝtanarboj kaj fraksenoj.

Vidu ankaŭ redakti