Valleruela de Sepúlveda
Valleruela de Sepúlveda [baljeRŬEla desePULbeda] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Valleruela de Sepúlveda estas komprenebla etimologie kiel Valeto de Sepúlveda, alude al iama ĉefa urbo. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon La Fuente kaj la jam senhomejojn Despoblado, Miranda kaj Vallejuelo.
Valleruela de Sepúlveda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40176 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 11′ N, 3° 46′ U (mapo)41.187777777778-3.7727777777778Koordinatoj: 41° 11′ N, 3° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 092 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valleruela de Sepúlveda [+] | |||
Geografio
redaktiĜia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 15,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 33 el jaro 1991.
Ĝi distas 43 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj San Pedro de Gaillos, Condado de Castilnovo, La Matilla, Castroserna de Abajo kaj Orejana.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.