Valo DemoneValo Demona (itale: 'Val Demone') estas historia kaj geografia regiono ampleksiganta la nordorientan trionon de Sicilio. Historie, ĝi estis unu el la tri valoj de Sicilio.

Valo Demone ruĝe markita en la insulo Sicilio

Valo Demone estis la lasta parto de la insulo konkerita de la araboj en la 10-a jarcento. Kristanaj rifuĝintoj el aliaj partoj de Sicilio kunvenis tie, kaj la regiono restis en kontakto kun la bizancaj provincoj en suda Italio. Ĝi estis la bazo por la bizanca provo rekonkeri Sicilion sub Georgo Maniako en la frua 11-a jarcento. Sekve ĝi estis la malpli arabigita kaj islamigita parto de Sicilio, kaj daŭre estis plejparte grek-parolanta dum la normanda konkero en la 11-a jarcento.