La Valo Vinjalo (hispane Valle de Viñales) estas valo kiu troviĝas en la provinco Pinar del Río, la plej okcidenta provinco de Kubo. Ĝi estas ene de la Montaro de la Organoj, ekzakte en la montara grupo de la Montoĉeno Gvanigvaniko. Ĉi tiu valo kaj granda parto de la montaro kiun ĉirkaŭas estis aprobita en 1999 kiel Nacia Parko kaj samjare estis deklarita de UNESKO kiel Natura Heredaĵo de la Homaro.

Valo Vinjalo
Surmura Pentraĵo de la Prahistorio.

La Valo apartenas al la municipo Vinjalo kiu estas unu el la 14 municipoj de la provinco. Ĝia teritorio etendiĝas sur 741 kvadrataj kilometroj. En la valo Du Fratinoj, videblas la Murego de la Prahistorio, kiu estas surŝtona pentraĵo de unu el la altaĵoj. Ĝi montras la evoluon de la vivo, laŭ natura senco, en Kubo. Ĝi troviĝas en la monteto nomata Pita. En ĝi estas reprezentataj la indiĝenoj gvanahatabejoj, mamuloj, gigantaj bestoj, kaj kelkaj moluskoj.

Eksteraj ligiloj redakti