Roza Valo

(Alidirektita el Valo de Rozoj)

La Roza Valo (bulgare Розова долина, Rozova dolina) estas regiono en Bulgario situa ĝuste sude de la Balkana Montaro, inter tiuj kaj la orienta parto de la pli malalta montoĉeno Sredna Gora sude. Geologe ĝi konsistas el du rivervaloj, tiu de Strjama okcidente kaj tiu de Tundzha oriente.

Roza Valo
Regiono
valo [+]

LandoBulgario

Supermara alteco511 m [+]
- koordinatoj42° 37′ 0″ N, 25° 24′ 0″ O (mapo)42.61666666666725.4Koordinatoj: 42° 37′ 0″ N, 25° 24′ 0″ O (mapo)


Roza Valo (Bulgario)
Roza Valo (Bulgario)
DEC
Roza Valo
Roza Valo

Map
Roza Valo
Vikimedia Komunejo:  Rose Valley, Bulgaria [+]
vdr

La valo estas fama pro la industrio kaj kultivado de rozoj, kiuj estis kultivataj en la regiono dum jarcentoj. La Roza Valo produktas 70 % de la tutmonda rozoleo. La ekstraktojn oni uzas tutmonde por parfumfarejoj. La centro de la industrio de rozoleo estas Kazanlako, kaj aliaj gravaj urboj estas Karlovo, Sopot kaj Kalofer. Ĉiujare oni organizas festivalojn kaj elstarajn celebradojn de rozoj kaj rozoleo.

La rikolta sezono daŭras el majo ĝis junio. Dum tiu periodo la zono bonodoregas kaj estas kovrita de multkoloraj floroj. La rikoltado estas tradicia porvirina tasko kaj postulas lertecon kaj paciencon. Oni fortranĉas florojn unu post alia kaj oni lasas ilin en salikokestoj kiujn oni sendas al distilejoj.