Vanda Šimaitienė

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vanda Šimaitienė (naskiĝis la 25-an de februaro 1940 en Lygumai, distrikto Pakruojis) estas litova esperantistino, apartenas al Esperanto klubo "Ruto".

Vanda Šimaitienė
Persona informo
Naskiĝo 25-a de februaro 1940
en Lygumai, distrikto de Pakruojis (Litovio)
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1995
vdr

Dum 1958 – 1962 ŝi studis en Pedagogia instituto de Šiauliai (nuntempe Universitato de Šiauliai) kaj tie akiris profesion de pedagogo. Post la studado ŝi pli ol 40 jarojn instruis en diversaj lernejoj de la urbo Šiauliai kaj ankaŭ en aliaj urboj. Printempe de 1995 Vanda finis E- kurson (gvidis P. Stasiūnas) kaj aktive eniris en la klubagadon. Ŝi prenis memvole multajn organizajn klopodojn de la klubo sur siajn ŝultrojn. Precipe profesian inventemon ŝi demonstris, organizante tradiciajn printempajn postpaskajn kunestadojn „Rideto“.

Vanda partoprenis en BET-oj (1996, 2005), laboris kiel helpantino en UK-90 en Vilnius. Ŝi estis ĉiam elektata en la kluban revizian komisionon. La filino Daiva, instruistino de la angla, tre favore traktas okupiĝon de sia patrino pri Esperanto. Vanda ŝatas memstare aǔ kun samklubanoj ekskursi kaj turiste vizitadi diversajn landojn ankaŭ niajn respublikajn regionojn. Ŝi mem estas sperta ekskursgvidantino.