Varban Genĉev

(Alidirektita el Varban GENĈEV)

D-ro Varban Genĉev (D-ro Varban RUSINOV GENĈEV) estas naskita la 26-an de julio 1918 en vilaĝo Ĉakali, distrikto de Gabrovo. Ekde sia infanaĝo li estas edukita labori kaj ne havas multan tempon por ludoj kaj petoloj. Aŭtune de 1925 li estiĝas lernanto. Liaj unuaj instruistoj estas la junaj progresemaj instruistoj-komunistoj Gagarov kaj Grudi Atanasov. En la lernejo Varban estas bonega lernanto. Li partoprenas la lernejan amatoran artgrupon, kun granda emo legas belartan literaturon. En 1932 Varban estas lernanto en la gimnazio de Tarnovo. Sub la gvido de la Bulgara Komunista partio en la gimnazio estas fondita Laborista Junulara Unuiĝo. Varban estiĝas ĝia aktiva membro kaj en la lasta klaso - ĝia sekretario. Ankaŭ en la gimnazio li estas bonega lernanto. Kun junula ardo kaj entuziasmo, kun profunda konvinkiteco li preparas referaĵojn, diskutas dum kunvenoj. Li scipovas gajni siajn samlernantojn por la progresemaj ideoj kaj altiras multajn lernantojn al la Laborista Junulara Unuiĝo kaj al la esperantista kaj abstinencula societoj.

Varban Genĉev estas aktiva esperantisto. Ekde la unua gimuazia klaso li lernas Esperanton. Dum la sekvontaj jaroj li perfektiĝas kaj gvidas kursojn. Várban komencas korespondi kun esperantistoj el aliaj landoj. Li estas fronte de la gimnazia esperantista societo „Flamo", partoprenas aktive en la preparo kaj okazigo de la 23-a Bulgara Esperanto-Kongreso en Tarnovo, urbo konsiderata tiam kiel lulilo de la bulgaraj esperantistoj. Varban estas en la centro de aktivado de la E-societo en la gimnazio, kiu entute estas sub influo de la Laborista Junulara Unuiĝo. La kvin gimnaziaj jaroj estas por li jaroj de aktiva revolucia agado. Li aliĝas al la Komunista partio kaj ne perfidas ĝin ĝis la fino de sia vivo. En septembro 1937 li estas studento en la medicina fakultato en Sofio. La Bulgara Popola Studenta Unuiĝo (BONNS) tuj akceptas Várban Genĉev en siajn vicojn.

La 22-an de junio 1941 Germanio atakas milite Sovetunion. Ekestas malfacila tempo ankaŭ por la bulgara popolo. La Bulgara Kornunista Partio tuj akceptas kurson al armita batalo. Komenciĝas la partizana batalo, organizitaj estas la unuaj manifestajoj de batalgrupoj. En junio 1942 Várban brile finas siajn studojn de medicino. Sed pro lia revolucia kontraŭfaŝisma aktivado li estas foreste kondamnita al morto. En marto 1943 li aliĝas al la partizantaĉmento sub la nomo Stojan kaj aktive partoptenas en la bataloj de la taĉmento kontraŭ la bulgaraj faŝistoj.

La Bulgara Komunista partio ĝuste pritaksas la kvalitojn de d-ro Varban Genĉev -li estiĝas politkomisaro de la partizana taĉmento de Gorna Orjahovica. Li montriĝas sperta politika gvidanto, ĉiam estas en la unuaj vicoj kaj per sia sinteno li estas ekzemplo por la partizanoj. La kruela batalo daŭras plu. La 30-an de marto 1944 en malegala batalo kun multnombra malamiko li estas grave vundita. Por ne fali viva en la manojn de la policanoj, li pafmortigas sin. Pereas heroe flama komunisto, brava partizano, la politkomisaro de la taĉmento de Gorna Orjaĥovica, la aktiva esperantisto d-ro Varban Genĉev.

el Bulgara Esperantisto, 1984

Vidu ankaŭ redakti