Vardan Vardanoviĉ KUŜNIR (22-a de novembro 197024-a de julio 2005) estis fifama armena spamisto kiu spamadis en rusalingva Interreto dum kelkaj jaroj (ekde 2002 ĝis 2005) kun reklamoj pri lingvo-kursoj. Li estis kruele murdita en la jaro 2005.

Laŭ kelkaj taksoj, en la jaroj 2003-2005, kvanto de tute samaj spamaj literoj, kiujn ĉiutage(!) sendadis lia organizo estis ĉ. 25 milionoj, dume la kvanto de ĉiuj rusiaj uzantoj de interreto ne superis 9 milionojn.

La 24-an de julio 2005 li estis trovita kun frakasita kapo en sia hejmo. Tio kaŭzis amasan jubilon en rusia interreto. La tagon 25-a de julio, en kiu estis anoncite pri lia morto, oni proklamis "la tago de lukto kontraŭ spamo".