Varsseveld

vilaĝo en la nederlanda municipo Oude IJsselstreek en la provinco Gelderlando

La vilaĝo Varsseveld situas en Nederlando, en la provinco Gelderlando, en la municipo Oude IJsselstreek. Laŭ la stato de januaro 2021 en la vilaĝo vivis 5 995 loĝantoj.[1]

Urbodomo Varsseveld

Unuafoje Wazovelde estis menciita en diplomo de la jaro 823. Ĉ. en 1580-90 okazis la transiro al la kalvinisma kredo. Varsseveld estas enklavo en katolika regiono.

Varsseveld havas protestantan kaj katolikajn preĝejojn, diversajn bazlernejojn kaj la rekonstruitan farmdomon Hofshuus. Cetere, en Varsseveld naskiĝis Guus Hiddink, la iama futbaltrejnigisto de la nacia teamo de Koreio. Pro tio la urboŝildo estas ankaŭ en la korea.

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti