Vato (kotono)

(Alidirektita el Vato (kotona))
Ĉi tiu artikolo temas pri mola materialo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Vato.

Vato estas produktata el la fibroj de kotono per kombado, senkolorigo kaj sengrasigo. Per tio ĝi iĝas sorba por likvaĵoj kaj ŝmiraĵoj kaj tial estas utila por la kuracado de vundoj, ekzemple por pansado, sed ankaŭ en kosmetiko.

Hidrofila kotono

Vato estis produktita unue de la medicinisto Paul Victor von Bruns en 1865. Jam en 1894 la vorto troviĝis en la Universala Vortaro, kiu difinas ĝin per jenaj alilingvaj vortoj:

  • ouate (fr) = vato
  • wad (en) = vataĵo, remburaĵo
  • Watte (de) = vato
  • вата (ru) = vato
  • wata (pl) = vato