Vazistaso
malfermebla klapo, aranĝita en pordo aŭ fenestro, por aerumado
Vazistaso estas malfermebla klapo, aranĝita en pordo aŭ fenestro, por aerumado (PIV).
Etimo redakti
La vorto devenas el la germana Was ist das? (Kio estas tio?), el kiuj francoj kreis sian vasistas por porda apertuto, tra kiu oni povas rigardi, kiu venis. Poste la signifo transportiĝis al diversaj klapoj kaj kradoj, tra kiuj oni povas aerumi.