Villanázar [biljaNAzar] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Villanázar estas etimologie devena ĉu de Vilaĝo de Nazareto, nome aludo al nova nomo post la reloĝado aŭ de Vilaĝo de Nazir (kiel araba loĝloko).

Villanázar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49697
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 265  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 47′ U (mapo)41.975-5.7802777777778Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 47′ U (mapo) [+]
Alto 706 m [+]
Areo 18,29 km² (1 829 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanázar (Provinco Zamoro)
Villanázar (Provinco Zamoro)
DEC
Villanázar
Villanázar
Situo de Villanázar
Villanázar (Hispanio)
Villanázar (Hispanio)
DEC
Villanázar
Villanázar
Situo de Villanázar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanázar [+]
vdr
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villanázar, Mózar de Valverde kaj Vecilla de Trasmonte, okupas totalan areon de 18,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 273 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 62 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Quiruelas de Vidriales, Santa Cristina de la Polvorosa, Micereces de Tera, Navianos de Valverde kaj Milles de la Polvorosa.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti