Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Velimir LUKEŽ (naskiĝis en 1912; mortis la 21-an de februaro 1999) estis kroata esperantisto kaj oficiala Esperanta turisma gvidanto de la urbo Zagrebo. Li aŭtoris la gvidlibron Zagreb. Historia prezento (1987) kaj gvidis multajn kursojn en fervojistaj rondoj.