"Velo" (ruse Па́рус) estas ruslingva versaĵo de Miĥail Lermontov, skribita en 1832 (tiam Lermontov estis 17-jaraĝa).

Парус
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥail Lermontov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1841
vdr

Esperanta versio de la versaĵo ofte aperas en diversaj eldonaĵoj por unua konatiĝo kun Esperanto kiel ekzemplo de traduko[1].

Teksto redakti

Originala varianto kaj esperanta traduko (vidu tekston):

Ruslingve En Esperanto (tradukis Konstantin Gusev)
Белеет парус одинокий

В тумане моря голубом!..
Что ищет он в стране далекой?
Что кинул он в краю родном?..

Играют волны - ветер свищет,
И мачта гнется и скрипит...
Увы, - он счастия не ищет
И не от счастия бежит!

Под ним струя светлей лазури,
Над ним луч солнца золотой...
А он, мятежный, просит бури,
Как будто в бурях есть покой!

Blankadas velo unusola

En la nebula mara blu',
Ĝi kion lasis, kion volas
en fremdaj landoj serĉi plu?

Ondiĝas kaj la vento spiras,
Fleksante l' maston kun fervor'…
Ve, ne feliĉon vel' aspiras,
Nek de l' feliĉo kuras for!

Ĝin kovras blua rond' ĉiela,
Sub ĝi lazuras onda spac'…
Sed serĉas ŝtormon ĝi, ribela,
En ŝtormoj, kvazaŭ, estas pac'.

Aliaj tradukoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ekzemple, en populara Enciklopedio por infanoj Arkivigite je 2005-01-05 per la retarkivo Wayback Machine