Ventosa del Río Almar

Ventosa del Río Almar [benTOsa delrioalMAR] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Margañán. Ventosa del Río Almar estas tradukebla etimologie al Ventejo de la rivero Almar.

Ventosa del Río Almar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37329
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 5° 21′ U (mapo)40.928888888889-5.3480555555556Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 854 m [+]
Areo 18,02 km² (1 802 ha) [+]
Ventosa del Río Almar (Provinco Salamanko)
Ventosa del Río Almar (Provinco Salamanko)
DEC
Ventosa del Río Almar
Ventosa del Río Almar
Situo de Ventosa del Río Almar
Ventosa del Río Almar (Hispanio)
Ventosa del Río Almar (Hispanio)
DEC
Ventosa del Río Almar
Ventosa del Río Almar
Situo de Ventosa del Río Almar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventosa del Río Almar [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti