Ventosilla y Tejadilla

Ventosilla y Tejadilla [bentoSIlja iteĥaDIlja] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Ventosilla y Tejadilla estas komprenebla etimologie kiel Ventejeto kaj Tegmentigiteta. Ĝi enhavas la loĝlokojn Ventosilla, Tejadilla kaj Casas Altas.

Ventosilla y Tejadilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 3° 42′ U (mapo)41.181944444444-3.6941666666667Koordinatoj: 41° 11′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Areo 6,1 km² ( 610 ha) [+]
Ventosilla y Tejadilla (Provinco Segovio)
Ventosilla y Tejadilla (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Ventosilla y Tejadilla
Ventosilla y Tejadilla (Hispanio)
Ventosilla y Tejadilla (Hispanio)
DEC
Situo de Ventosilla y Tejadilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventosilla y Tejadilla [+]
vdr
Ventosilla y Tejadilla en la provinco Segovio.

Geografio

redakti

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 5,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el jaro 1900.

Ĝi distas 52 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Santa Marta del Cerro, Casla kaj Prádena.

Historio

redakti

Estas restaĵoj de Bronzepoko, de romianoj kaj de visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de 1247.

En 1559 Filipo la 2-a vendis Ventosilla kaj Tejadilla al Senjorlando de Castroserna, por Gaspar López de Durango. En 1698 la reĝo Karolo la 2-a kreis la Markizlandon de Castroserna por Martín de Basurto y Sepúlveda, kun Castroserna de Arriba, kiel sidejo de la dom-palaco ekde la 16-a jarcento, kaj Castroserna de Abajo.

La municipo apartenas al la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda, en la komunumaro Ochavo de Prádena.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ

redakti