Verband nationaldeutscher Juden

juda organizo, kiu subtenis Adolf Hitler, esperante asimiliĝi

La Verband nationaldeutscher Juden ("Asocio de germannaciaj judoj") estis germana juda organizo dum la Vajmara Respubliko kaj la fruaj jaroj de Nazia Germanio, kiu fine subtenis Adolf Hitler.

Verband nationaldeutscher Juden
Verband nationaldeutscher Juden
asocio • juda organizaĵo
Komenco 1921 vd
Fino 1935 vd
Lando(j) Vajmara RespublikoNazia Germanio vd
Sidejo Berlino
Fondinto(j) Max Naumann vd
Ĉefestro(j) Max Naumann vd
vdr

Historio, celoj, kaj rezulto redakti

Ĝi estis fondita en 1921 de Max Naumann, kiu estis ĝia prezidento ĝis 1926 kaj denove de 1933 ĝis 1935, kiam la asocio likvidiĝis.[1] La asocio estis proksima al la nacikonservatisma kaj monarkiisma Germannacia Popola Partio kiu, tamen, rifuzis filiiĝon kun la Asocio.

La celo de la Asocio estis la totala asimilo de judoj en la germanan Volksgemeinschaft, mem-eliminon de juda identeco kaj la elpelon el Germanio de judaj enmigrintoj el Orienta Eŭropo.[2] Naumann precipe oponis cionistojn kaj orient-eŭropajn judojn. Li konsideris la unuan grupon minaco kontraŭ juda integriĝo kaj portantoj de "rasisma" ideologio, servanta britajn imperiajn celojn. Li rigardis la duan kiel rase kaj spirite malsuperan.

La oficiala organo de la asocio estis la ĉiumonata Der nationaldeutsche Jude, redaktita de Max Naumann. La revuo havis 6 000 abonantojn en 1927.

Parto de la agado de la Asocio estis la batalo kontraŭ la juda bojkoto de germanaj varoj. Ĝi ankaŭ eldonis manifeston kiu deklaris, ke la judoj estas juste traktataj.

En 1934 la Asocio faris la jenan komunikon:

"Ni ĉiam estimis la bonfarton de la germana popolo kaj la patrio, al kiu ni sentas nin neeltireble ligitaj, super nia propra bonfarto. Kaj tial ni salutis la rezultojn de januaro 1933, eĉ kvankam ĝi alportis aflikton al ni mem."

Ebla kialo, kial kelkaj germanaj judoj subtenus Hitleron, estus, ke ili pensis ke lia antisemitismo nur celis "eksciti la homamason".[1]

La ŝajne ironia fakto ke juda asocio rekomendis lojalecon al la nazia programo estigis tiaman ŝercon, ke Naumann kaj liaj adeptoj finis siajn kunvenojn per la Nazia saluto kaj la krio, "For Nin!".[3]

Malgraŭ la ekstrema patriotismo de Naumann kaj liaj kolegoj, la germana registaro ne akceptis ilian celon asimiliĝi. La Asocio de germannaciaj judoj deklariĝis kontraŭleĝa kaj likvidiĝis la 18-an de novembro 1935. Naumann arestiĝis de la Gestapo la saman tagon kaj malliberiĝis ĉe la koncentrejo Columbia. Li estis liberigita post kelkaj semajnoj kaj mortis de kancero en majo 1939.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Sarah Ann Gordon, Hitler, Germans, and the "Jewish Question", pĝ. 47
  2. 2,0 2,1 Robert S. Wistrich, Who's Who in Nazi Germany (Londono: Weidenfeld kaj Nicolson, 1982), pĝ. 177. (ISBN 0-297-78109-X)
  3. Anonima recenzo de la libro de Robert Gessner, Some of My Best Friends Are Jews en Literary Digest (Novjorko), la 19-an de decembro 19 1936, pĝ. 81; M. Hambrock