Verda elefanto (medikamento)

verda elefanto (en rusa зелёный слон) estas verda medikamenta oleo el Vjetnamio. Tiu etera oleo havas freŝan odoron. Ĝi estas ĝis nun ŝatata kuracilo en la landoj de la iama Sovetunio.

Ĝi konsistas i.a. el kamforo, natura mento kaj eŭkalipto. Ĝi havas kontraŭputran efikon.

Oni aplikas verdan elefanton kontraŭ malvarmumoj, konstipiĝita nazo, gripo (?), orela doloro, kola doloro, angino, doloro je kokso, artrozo, kor-doloro, muskola doloro, trostreĉo, mordoj de insektoj, doloroj en la vizaĝo kaj kronikaj haŭtmalsanoj.

Ĝi estas enfrotita depende de la malsano je certaj akupunkturo-punktoj kaj regionoj.