Verda Reto (ĉine 绿网) aŭ ĉina esperanta retejo (中国世界语网站) estas retejo por lerni Esperanton per la ĉina, kaj konigi Ĉinion per Esperanto, kaj pli bone interŝanĝi ideojn kaj pensojn kun ĉinoj per Esperanto. Tio estis fondita de Liu Xiaozhe (ĉine 刘晓哲, esperante Solis, naskiĝinta en 1966, membro de Ĉina Esperanto-Ligo) en julio 1998. La retejo havas du sekciojn. La enhavo de la ĉina sekcio estas en la ĉina lingvo, do celas ĉinan parolantaron. En jaro 2017 la esperantlingva sekcio de la retejo jam estas preta.

Ligoj redakti