Vergado en Singapuro

Vergado en Singapuro estas leĝa korpopuno uzebla en diversaj kuntekstoj: jure, milite, hejme, lerneje.

Vergado kiel leĝa puno redakti

Singapuro estas tre konata por sia juro, kiu inkludas korpopunon, kies plej grava formo estas vergado. Ĝi celas virajn krimulojn de malpli ol kvindek jaroj kaj korespondas al granda nombro de kazoj de la puna juro de Singpuro, inkluzive de kazoj konsiderataj kiel malgravaj en multaj aliaj landoj. Tiel nerevalido de restadkarto povas esti punata de kvin vergobatoj kaj de malliberado.[1]

Vergado estas ankaŭ leĝa korpopuno en la armeo de Singapuro kaj en malliberejoj.

Vergado tute ne similas al simpla batado per bastono. Ĝi estas farita de apartaj vergistoj, kiuj interŝanĝiĝas post ses batoj, ĉiu bato lasanta vundon unu centimetrojn larĝa sur la postaĵo de la kondamnito.[1]

Tiu korpopuno estis publikigita en okcidento okaze de la kondamno de la juna usonano Michael P. Fay je ses vergobatoj, el kiuj kvar estis ekzekutitaj post indulgopeto de la usonaj aŭtoritatoj. Li kulpis pli vandalado de aŭtoj.

Vergado estas korpopuno uzata ankaŭ en la najbaraj ŝtatoj de Malajzio kaj Brunejo.

Vergado en edukado redakti

Sub malpli forta formo vergado estas uzata por puni junajn virajn studantojn en multaj singapuraj lernejoj por puni aparte gravajn agadojn.

Multe pli malgrandaj vergoj estas uzataj de iuj gepatroj por puni siajn gefilojn. Tia puno estas leĝa en Singapuro.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti