Verniso

travidebla likvo kiu sekiĝas sur surfacon por protekti ĝin
(Alidirektita el Vernizo)

Verniso estas solvaĵo el oleoj aŭ rezinhavaj en solvanto, kiu forvaporiĝas aŭ sekiĝas je la aero pere de la sublimado de solvantoj aŭ la agado de katalizilo, lasante tavolon aŭ filmon sur la surfaco al kiu ĝi estis aplikita. Ekzistas vernisoj de natura deveno, ĝenerale derivitaj el rezinoj kaj esencaj oleoj de plantoj, kaj sintezaj vernisoj.

Ĉina skatolo el ligno kovrita per travidebla tavolo el lako aŭ verniso.

Laŭ Francisko Azorín vernizo [tiele kun zo] estas Solvaĵo de sukceno, kopalo, rezino, k. c., en oleo aŭ alkoholo, uzata kiel protektilo kontraŭ la aero.[1] Li indikas etimologion el la latina vernicium, el pernitere (briligi). Kaj li aldonas la terminojn vernisi, por kovri per verniso; lakverniso, glazura verniso, kopala verniso, peĉverniso, terebenta verniso.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 209.
  2. Azorín, samloke.