Vestfirðir
regiono en nord-okcidenta Islando, konsistanta el duoninsulo, kontraŭ Gronlando trans Dania markolo
Vestfirðir (La Okcidentaj fjordoj) estas grandega duoninsulo, en nordokcidenta parto de Islando distranĉita de multaj fjordoj kaj golfetoj. Samtempe ĝi konsideriĝas unu el la ok regionoj de Islando (islande plurale landsvæði, singulare landsvæðið). La teritorio etendas sin el fermaĵo de Gilsfjörður laŭ la distriktoj: Barðaströnd, Patreksfjörður, Tálknafjörður, Arnarfjörður, Dýrafjörður, Önundarfjörður, Súgandafjörður, Ísafjarðardjúp, Jökulfirðir, Hornstrandir kun la la glaĉero Drangajökull kaj suden laŭ Strandir ĝis mezo de la fjordo Hrútafjörður (vidu la mapon). Ankaŭ la norda parto de la granda golfo, Breiðafjörður, kun siaj multaj insuloj, apartenas al Vestfirðir.
Vestfirðir | |||
---|---|---|---|
administra regiono | |||
Lando | Islando | ||
Ĉefurbo | Ísafjörður | ||
- koordinatoj | 66° N, 22° U (mapo)65.7375-22.170556Koordinatoj: 66° N, 22° U (mapo) | ||
Areo | 9 409 km² (940 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 6 883 [+] (2016) | ||
Denseco | 0,73 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | IS-4 | ||
|
|||
![]() |
|||
Vestfirðir | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||


Latrabjarg