Ísafjarðardjúp

fjordo en Islando

Ísafjarðardjúp estas granda fjordo en Vestfirðir, en la nord-okcidento de Islando.

Ísafjarðardjúp
La urbo Ísafjörður en Ísafjarðardjúp
La urbo Ísafjörður en Ísafjarðardjúp

La urbo Ísafjörður en Ísafjarðardjúp

Akvejo Atlantiko
Termaso Vestfirðir
Geografia situo 66° 10′ 0″ N, 23° 0′ 0″ U (mapo)66.166666666667-23Koordinatoj: 66° 10′ 0″ N, 23° 0′ 0″ U (mapo)
Ísafjarðardjúp (Islando)
Ísafjarðardjúp (Islando)
DEC

Map

Maksimuma akvoprofundo 128 m
Mapo de Ísafjarðardjúp
Mapo de Ísafjarðardjúp
vdr

La nomo estas tradukebla kiel «abismo de glacia fjordo» (islande ís — glacio, fjörður — fjordo, djúpur — abismo, profundo).

Geografio

redakti

La fjordo longas je 74 km, larĝo ĉe la enirejo estas 22 km, profundo kelkloke atingas 128 m. La bordoj estas rokplenaj, krutaj.

De Ísafjarðardjúp debranĉiĝas kelkaj malgrandaj fjordoj. Ĉe la sud-okcidenta flanko tiuj estas Skutulsfjörður (islande: Skutulsfjörður), Álftafjörður (islande: Álftafjörður (Ísafjarðardjúpi)), Seyðisfjörður (islande: Seyðisfjörður (Ísafjarðardjúpi)), Hestfjörður (islande: Hestfjörður), Skötufjörður (islande: Skötufjörður), Mjóifjörður (islande: Mjóifjörður (Ísafjarðardjúpi)), Vatnsfjörður (islande: Vatnsfjörður (Ísafjarðardjúpi)), Reykjarfjörður kaj Ísafjörður. Ĉe la nord-orienta flanko tiu estas Kaldalón (islande: Kaldalón).

En la fjordo situas tri insuloj: Vigur (islande: Vigur (eyja)) (la plej granda), Æðey (islande: Æðey) kaj Borgarey (islande: Borgarey) (la plej malgranda).

Ekonomio

redakti

Surborde de la fjordo situas la plej granda urbo de la nord-okcidento de Islando, ĉefurbo de la regiono Vestfirðir, Ísafjörður, kaj ankaŭ la loĝlokoj Bolungarvík kaj Súðavík.

La insulo Borgarey estas neloĝata, sur Vigur kaj Æðey estas farmoj.