Veturejo estas parto de vojo por trafiko de veturiloj. Ĝi povas konsisti el unu aŭ kelkaj lenoj. Fervojaj trakoj ne estas parto de veturejo.

Veturejo kun du lenoj en ĉiu direkto

Krom mekanikaj veturiloj, sur veturejo povas veturi ankaŭ bicikloj kaj mopedoj (okaze de foresto de biciklovojoj), kaj piedirantoj (okaze de foresto de trotuaroj kaj vojflankoj aŭ neebleco iri sur ili). Se vojflankoj forestas, veturejo estas destinita ankaŭ por halto/parkumo de veturiloj.

Vojo povas havi unu aŭ du veturejojn, inter kiuj situas dividaj strioj. Ofte oni aranĝas du veturejojn — po unu por ĉiu direkto, kio plialtigas trafikan sekurecon. Iufoje oni aranĝas kvar veturejojn — du centrajn por ĉefa veturo kaj du flankajn por loka veturo kaj por halti/parkumi.

Kiel regulo, ĉiu el veturejoj havas almenaŭ du lenojn, por ke oni povu fari devancon aŭ kontraŭveturon.