Vezikpako estas pako konsistanta el plata surfaco (plej ofte el kartono, aluminia folio, aŭ kartono kovrita de aluminia folio), al kiu estas fiksita membrano el plasto (celuloido, celuloza acetato, polivinilklorido, aŭ simila) plej ofte travidebla, kun unu al pluraj formitaj vezikoj, en kiu(j) estas metita(j) la pakita(j) objekto(j).

Vezikpakoj estas tre popularaj por pakado de etaj objektoj. La plastaj travideblaj vezikoj permesas vidi la pakitan objekton, kaj tio povas esti avantaĝo kompare kun alispecaj pakoj. En farmacia industrio vezikpakoj estas ofte uzataj por paki pilolojn: ĉiu veziketo enhavas unu pilolon.