Ĝermolisto de meksikaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A redakti
Eduardo Sebastián Alarcón Hernández redakti
Eduardo Sebastián Alarcón Hernández estas meksika studento pri kemio kaj esperantisto. En 2014 li ricevis la 2-an lokon inter ĉiuj meksikanoj partoprenintaj en internacia konkurso pri la ĉina lingvo.
- hispana raporto pri lia partopreno en la konkurso pri la ĉina lingvo en 2014 Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
C redakti
Jesús Nájera Castaneira redakti
Jesús Nájera CASTANEIRA estis meksika esperantisto kaj entreprenisto, tre bona varbisto de la lingvo internacia kaj kunfondinto de la Meksika Esperanto-Junularo.
Alberto Gómez Cruz redakti
Alberto Gómez Cruz estis esperantisto en Meksiko en la komenco de 20-a jarcento. Li fondis en 1907 la grupon "Harmonio" en Guadalajara.
Verko:
- Rudimentos de Esperanto. Tip. de la Gaceta de Guadalajara, Guadalajara, 1909?, 82pĝ.
G redakti
Victor Manuel González redakti
D-ro Victor Manuel GONZÁLEZ (naskiĝis en 1907, mortis 1989 en Monterrey, Meksiko), kie li estis UEA-delegito, fakdelegito pri pediatrio kaj konata Esperanta radio-amatoro.
M redakti
Pedro Magaña Erosa redakti
Pedro MAGAÑA EROSA (1901- 1995), maja-devena infankuracisto, dumviva membro, fakdelegito pri medicino kaj radio-amatorismo dum 33 jaroj, Cseh-instruanto, mortis la 10-an de oktobro en Chihuahua (Meksiko).
Ana Lorenza Macías Montes redakti
Ana Lorenza Macías Montes estas juna (deknaŭaĝa, 2010) meksika esperantistino, kiu loĝas en urbo Aguaskalientes, centra parto de Mekŝiko. Ŝi estas ano de Meksika Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo.
N redakti
Alicia L. Nohl redakti
Alicia L. Nohl (?, 1916) estis esperantistino el Tacubaya, agema ĉefe en la propagandado de la internacia lingvo inter la blinduloj.
V redakti
Abraham Vega Acosta redakti
Abraham VEGA ACOSTA (naskiĝis en 1902, mortis la 19-an de novembro 2003 en San Pedro de los Pinos) estis meksika esperantisto. Li estis membro de 1978 kaj malavara favoranto de la meksika Esperanto-movado.
W redakti
X redakti
Y redakti
Z redakti
Francisco Herrera Zambrano estis unu el la pioniroj de Esperanto-movado en Meksikio en la komenco de 20-a jarcento. Mortis en 1911.