Viena opereja balo

ĉiujara balo en la Viena Operejo

La Viena opereja balo - ankaŭ foje per tri majuskloj Viena Opereja Balo - estas ĉiujare, kune kun la Filharmonia Balo, la socia kulminaĵo de la Viena balo-sezono en la Viena Karnavalo. Ĝi ĉiam okazas en la Viena Ŝtata Opero, kutime la lasta ĵaŭdo antaŭ la cindra merkredo.

La Viena Ŝtata Operejo, kie disvolviĝas la opereja balo

Kun 5150 gastoj, la opereja balo estas la plej granda Aŭstria rendevuejo por artistoj, entreprenistoj kaj politikistoj hejmaj kaj eksterlandaj. Inkluzive de profesiaj muzikistoj kaj dancistoj plus dungitoj de la domo, ĉirkaŭ 7000 homoj vivigas la Ŝtatan Operejon dum la vespero de la balo. La balvizitantoj kaj la reklama efiko por aŭstra turismo ankaŭ evoluis al ekonomia faktoro en Vieno. La operejo tiucele tute trakonstruatas en la 70 horoj antaŭ la komenco de la balo. Ĉiuj fiksaj seĝoj estas formetataj, bala planko estas enkonstruata kaj en la bala vespero ĉiu areo de la konstruaĵo, de la tegmento ĝis la kelo, estas malferma al la bala publiko por festado.

180 paroj hejmaj kaj eksterlandaj malfermas la balon: por tiuj adoleskaj paroj, kutime proksimume dekkvin-jaraj, la balo simboligas debuton en la burĝa socio de la urbo kaj estas rito de inicado. Interalie, tradicio la danco kvadrilo celebriĝas dum la balo, kaj kompreneble multe praktikatas la viena valso.