Viile Tecii
komunumo en Rumanio
Viile Tecii [viile teĉij] (hungare Kolozsnagyida, germane Grosseidau) estas vilaĝo en Rumanio sude de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 1 134 loĝantojn (rumanoj, ciganoj, germanoj, hungaroj); en 1992 estis nur 883 (rumanoj, ciganoj, 4 % hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1322. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Teaca.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj
redakti- Péter Hari, bethleni (1762 [?] - Huszt, 1-a de januaro 1828): reformita eklezia verkisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002
- Administra mapo de distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto