Vikipedia diskuto:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro

Ĉu temu pri "navigadŝprucfenestroj" (kiel en la titolo) aŭ "navigadŝpurfenestroj" (kiel en la teksto) aŭ ĉu ne eble ankoraŭ troveblas pli eleganta kaj pli memkomprenebla nomo?? Al mi nun ne venas bona alternativa propono, sed eble iu alia havas ideofulmon pri trafa alternativa nomo...

Aidas 16:51, 12. Okt 2009 (UTC)

"ŝprucfenestro" estas Esperanta traduko de "popup". "ŝpur" estas erara.
Ĉi tiu paĝo devus esti en helpa nomspaco, ĉu ne ? Arno Lagrange @ 06:30, 1. Jun 2010 (UTC)

Pri la titolo: Ĉu vere "ŝpruci" estas bona titolo por la elsaltantaj fenestroj? Miaopinie pli bona titolo estus saltofenestroj anstataŭ ŝprucfenestroj. Ili fakte elsaltos el alia fenestro, ne ke ili elŝprucos. 17:01, 17 Aŭg. 2011 (UTC) Petro@diskkont

Dum pli ol unu jaro ne okazis protesto kontraŭ la supra propono, do mi efektivigos la ŝanĝon. Montanesko (diskuto) 09:31, 6 Okt. 2012 (UTC)

Fuŝado de paĝoj redakti

Tiu ĉi frenezaĵo fuŝas pro restarigo ŝablonojn en kelkaj paĝoj. Ĉu iu povas ĉesigi tion? Jujijo 12:48, 1. Jul 2010 (UTC)

Kiel do ? Kion vi miskomprenis ? Arno Lagrange @ 16:49, 1. Jul 2010 (UTC)
Vidu ekz. jen: historio de paĝo, kie estas skribite: (Restarigo (restarigo de revizio 3023419 el 2010-07-01 12:28:17 de Airon90 dank'al ŝprucfenestroj). Kiu do restarigis la paĝojn? Jujijo 17:40, 1. Jul 2010 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro".