Vikipedia diskuto:Artikolo por Esperanto

Mi ne altrudas al mi la rajton simple ŝanĝi la tekston. Tamen mi sugestas jenajn ŝanĝojn :

Mi donis la rajton ŝanĝi la tekston! Kial vi ne ŝanĝis?  :-( Nu bone, mi ŝanĝos... --Chuck SMITH
Nu, ŝajnas ke iu ja ŝanĝis la artikolon laŭ viaj korektoj... bonege, mi sendos tuj al Stano nun. Dankon al ĉiuj! --Chuck SMITH
... iu venis al la ideo ke la Interreto povas ebligi verajn malfermajn retpaĝarojn kiujn ...
... iu ekpensis ke la Intereto ebligas verajn malfermajn retpaĝarojn kiujn ...
ni provas reprezenti ambaŭ juste  :
ambaŭ povas esprimiĝi :
Ni bonvenigas ĉiujn vidpunktojn kiuj estas atestitaj pro la ligilo :
Ĉiuj vidpunktoj estas bonvenaj dank' al la ligilo :
kie kelkaj fiere listas ĉiun artikolon
kie kelkaj fiere (aŭ respondece) listigas ĉiun artikolon
Se temo estas priskribita en pluraj lingvoj, oni vidas tion kaj povas legi ĉion,
Kiam temo estas priskribita en pluraj lingvoj, tio videblas kaj legeblas en iu ajn el la lingvoj,
via rimedo de ABBA ĝis Zwickau.
trovu lokon inter ABBA kaj Zwickau.

Arno


Ĝi ne estas neŭtrala. -- :) 03:39, 13. Mar 2003 (UTC)

Tial ĝi estas en la Vikipedio-nomspaco.  :-) --Chuck SMITH


Ĉu vi volas mencii la alfabete unuan kaj lastan artikolon? Tiam ABBA ne ĝustas. Ekz. la artikolo pri Aachen estas pli antaŭe en la alfabeto.

Kunar

Tion mi ankaŭ jam konstatis. Tamen estas stultega hazardo, ke ambaŭ nocioj ĝuste estas germanaj urboj. En internacia enciklopedio... --Unukorno
Ĉu ne estas artikolo pri a? Kio pri [[.]], 0, @, [[]] -- :)
Ĉu ne Aachen estas la germana nomo por Akeno? Tial mi ne metis ĝin. Dirante ABBA ĝis ... multe pli montras la internaciecon de la Vikipedio. Kial vi skribis tiom da artikoloj pri germanaj urboj?  ;-) --Chuck SMITH

Kiel Vikipedio estas pli granda ol EdE? Laŭ artikolnombro? Laŭ tuto? -- :) 04:28, 15. Mar 2003 (UTC)

Laŭ mia penso. Mi pensas ke ĝi estas pli granda. haha. Ĉiukaze, Vikipedio baldaŭ enhavos la EdE kaj tiam ni certe estos pli granda.  :-D --Chuck SMITH

Mankas ankaŭ la ekonomia aspekto. Kiu pagas, kaj simile. Tro malfrue -- :)

Reiri al la projektpaĝo "Artikolo por Esperanto".