Vikipedia diskuto:CommonsTicker


Ticker ? redakti

Ĉu iu bonvolus esperantigi ĉi fremdlingvan esprimon ? Dankas Arno Lagrange  06:15, 23. Jun 2006 (UTC)

Neniu jam respondis la demandon. Arno Lagrange  06:44, 26. Jun 2006 (UTC)

Aliaj demandoj redakti

(movita el Vikipediista diskuto:Maksim#CommonsTicker Arno Lagrange  06:44, 26. Jun 2006 (UTC) ) Ĉu tiu CommonsTicker estas nefinlerninta policisto? Kial ĝi mencias ĉi tie miajn fotojn kaj dosierojn faritaj de mi. Se ĝi mencias miajn fotojn, ĝi trankvile povas mencii ankaŭ viajn fotojn. Petro 25. Jun 2006 05:31 (UTC)

Vi estos forbarita, se vi ne klarigos, laŭ kiaj kriterioj vi elektas dosierojn. Petro 25. Jun 2006 05:54 (UTC)

Mi petas anstataŭigi ĉiun na per jela bildon ... Na estas neoficiala en Esperanto, tiel evitenda, foriginda. Narvalo 06:08, 23. Jun 2006 (UTC)

Mi korektis. Maksim 09:36, 23. Jun 2006 (UTC)

Kial estas tie indikitaj dosieroj, kiujn mi mem faris. Temas pri dosieroj en pluraj vilaĝoj de Regiono Hlučín kaj ĉeĥaj aktorinoj. Ili estas markitaj per ŝablono Propra foto. Ĉu ili estos forigita aŭ forprenitaj? Petro 23. Jun 2006 06:58 (UTC)

Bedaurinde mi ne trovis, pri kio ĝuste temas, do ne povas ion respondi.
Tie estas menciitaj dosieroj kun "(Opava)" en nomo, sed temas pri forigo de bildo de kapo de "GNU", kiu estas uzata en ŝablono, per kiu la dosieroj estas markitaj. Por la dosieroj ĉi tio ŝajne ne estas danĝera. Maksim 09:36, 23. Jun 2006 (UTC)
Maksim, ankoraŭ unufoje mi demandas, kial tiu policisto-roboto pri dosieroj mencias en siaj malkovroj pri dosieroj ankaŭ miajn fotojn aŭ miajn dosierojn, kiujn mi mem faris. Ekz. Dosiero:Ekzekutisto.jpg Robotisto mencias en sia paĝo, ke tio estas problemaj dosieroj, kiuj devos esti korektitaj ktp. Dio kiaj problemaj dosieroj? Ĉu robotisto estas problema? Maksim, kaj se tio ne ĝenos vin, bonvolu respondi en mian paĝon. Petro 25. Jun 2006 05:27 (UTC)
Eble mi forbaros ĝin, se ĝi ne klarigos, laŭ kiaj kriterioj ĝi elektas dosierojn. Petro 25. Jun 2006 05:52 (UTC)


Mi devas kopii al vi tion, kion la roboto skribas:

CommonsTicker estas roboto kiu aŭtomate skribas mesaĝojn pri problemaj dosieroj en la Komunejo. Dosieroj en la Komunejo kiuj havas problemojn kun oermesiloj devas esti korektitaj aŭ anstataŭigitaj en artikoloj per io alia. La dua intenco de kreo de la roboto esti pligrandigi interkomunikadon inter Komunejo kaj lingvaj fakoj de Vikipedio.



Kial la roboto mencias dosierojn, kiuj ne estas en Komunejo. (mi opinias, ke Komunejo estas Commons kaj ne nia esperanta komunejo). La roboto mem skribas pri "problemaj" dosieroj. Ankoraŭ unufoje mi do demandas, kia estas tie skribitaj miaj dosieroj faritaj de mi (kelkaj estas fotitaj de mi). Petro 25. Jun 2006 13:18 (UTC)



(movita el Vikipediista diskuto:Petr Tomasovsky#CommonsTicker Arno Lagrange  06:38, 26. Jun 2006 (UTC) )

Eble mi forbaros ĝin, se ĝi ne klarigos, laŭ kiaj kriterioj ĝi elektas dosierojn. Petro 25. Jun 2006 05:52 (UTC)
Ĉi tiu roboto mem neniun dosieron forigas aŭ elektas por forigo.
Ĝi nur montras, kion faras (aŭ intencas fari) homoj - vikipediistoj,
kiu estas aktivaj en la komunejo. Tiuj homoj pri iaj siaj kaŭzoj suspektas
dosierojn, ke ili estas ne tiel kopirajtitaj.
Bonvolu ne forbari la roboton. Maksim 11:20, 25. Jun 2006 (UTC)
Ekz. Dosiero:Ekzekutisto.jpg
Ĉi tiu dosiero estas ne en komunejo, sed en ĉi tiu lingva fako.
Do ĝi ne povas esti forigita ĉi tiel.
Tamen en priskribo de la dosiero estas uzata ŝablono "Ŝablono:proprafoto.
En ĉi tiu ŝablono estas bildeto, kiu estas de komunejo, kaj pri la bildeto povas io okazi.
Por Dosiero:Ekzekutisto.jpg ĉi tio tute ne danĝeras. Maksim 11:20, 25. Jun 2006 (UTC)
Kial la roboto mencias dosierojn, kiuj ne estas en Komunejo.
Tie estas ne nur mencio, sed priskribo kio ĝuste okazis:
"WebBoy forviŝis forigan markon Unknown de Image:Gnu-fdl.png:"
Rigardu en Dosiero:Ekzekutisto.jpg, pli malsupre ol la ĉefa bildo - tie estas uzata ŝablono Ŝablono:Proprafoto. En la antaŭ versio de la ŝablono [1] estas uzata bildeto - ĝuste Image:Gnu-fdl.png. Ĝuste pri tiu bildeto, kaj nur pri ĝi temas, kaj en Vikipedio:CommonsTicker estas mencio de ĉiuj lokoj, kie la bildeto estas. Maksim 04:56, 26. Jun 2006 (UTC)
Maksim, dankon por viaj klarigoj. Petro 26. Jun 2006 05:19 (UTC)

Novaj demandoj redakti

  • Utilus provizi klarigojn pri la la utilo de la roboto kaj la signifo de la diverskoloraj krucoj.
Pri utilo - se iu bildo baldaŭ povas malaperi indas trovi la alian anstataŭ ĝi kaj enmeti en la artikolojn. Se aŭtoro rimarkas, ke lia/ŝia bildo povas esti forigita li/ŝi povas aldoni taŭgan kopirajtan ŝablonon kaj informon pri fonto de la bildo.
Koloroj estas tiaj:
Verda - ĉio bonas pri la dosiero (oni decidis ne forigi ĝin)
Flav-oranĝkolora - la dosiero baldaŭ povas malaperi, bezonatas atento
Ruĝa - la dosiero jam malaperis
Violkolora - enhavo de la dosiero ŝanĝiĝis. Maksim 08:39, 26. Jun 2006 (UTC)
  • La paĝo devus enteni nur parton de la linioj (kiel en kutimaj listoj : ekzemple la 100 lastajn) kun ebleco esploris pli malnovajn paĝojn post paĝo po centlinie. Alikaze la paĝo fariĝos rapide tro peza kaj tute malarirebla.
Mesaĝoj estos dum 14 tagoj, poste devos malaperi. La daŭro estas ĉi tia ĉar oni devas forigi dosieroj de la komunejo post 7 tagoj post kiam ĝi estas markita kiel ne taŭge kopirajtita. Sed reale oni, kiel ĉie, povas iel malfrui kun la forigo. Tamen, se estos komuna deziro, eblas ŝanĝi la daŭron. Maksim 08:39, 26. Jun 2006 (UTC)
La robotisto skribis, ke ne donu la robotan satuson. Ĉar la statuso estas speciale por ke homoj ne vidu la ŝanĝojn en "Lastaj ŝanĝoj". Sed en ĉi tiu okazo male indas ke homoj rimarku la ŝanĝojn. Maksim 08:39, 26. Jun 2006 (UTC)

Dankas pro la respondoj Arno Lagrange  06:55, 26. Jun 2006 (UTC)

Aŭtomata forigo de malnovaj mesaĝoj redakti

Laŭ la priskribo, la roboto aŭtomate forviŝas la mesaĝojn pli malnovajn ol 2 semajnoj. Tamen tio ne okazis, kaj mi devis forigi ilin permane. Kial? Unufoje la paĝo eĉ iĝis tiel granda, ke ĝi estis preskaŭ ne redaktebla, ĉar la datumbazo ne plu reagis. --Schuetzm 17:42, 17. Nov 2006 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "CommonsTicker".