Vikipedia diskuto:Esperantigo de nomoj

Ĉu AntverpenoAntverpo? Hehe. Prologo de PIV2 agnoskas, ke Antverpo kaj Betovo pli kongruas kun la nacia lingvo, sed preferas la -en-formo pro plia internacieco :)


Mi pensas, ke la precipa kialo, ke PIV2 tamen preferas "Antverpeno" kaj "Betoveno", estas tio, ke tiujn formojn oni efektive uzadas en Esperanto, dum "Antverpo" kaj "Betovo" aperas nur en diskutoj, kaj ĉe iuj izoluloj.

Bertilo WENNERGREN

Ĉu provoko aŭ malsaĝo? redakti

En ĉi-artikol estas jenaj vortoj: Ne famaj urboj konservas sian nacian formon, Whangamomona (Novzelando) ne ŝanĝiĝas. Sed mi ne posedas novzelandan lingvon (ne diru, ke la lingvo malestas, ĝi estas ekzemplo) kaj ne povas prononci la urbonomon. Kial okcidentdevena esperantistaro permesas lasi similajn nacilingvajn fenomenojn. Ĉu, ekzemple, ankaŭ rusdivenaj esperantistoj skribu urbonomon Крыжополь laŭruse kaj ridu spektante provojn tralegi la bonan vorton.--P.Fiŝo 06:07, 30. Jul 2009 (UTC)

Oni devas latinigi ne-latinan fontan vorton kiam temas pri ĝi en esperanta kunteksto. Sed la maniero estas ne fiksita, ĉu? (1) Esperantigi (kun O-finaĵo = PEN en la artikolo.) (2) Esperantalfabetigi (ignorante finaĵon. = ENNK sube) aŭ (3) Uzi oficialan aŭ plej konatan latinliterigon (ignorante ĉu leganto povas legi aŭ ne. = NLPK). --Salatonbv (diskuto) 08:35, 18 Jul. 2013 (UTC)

ENNP (Esperantigita Nomo - Nacilingva Parenteze)? redakti

Ĉu ĝi estas konata frazo? Kio estas "parenteze"? Eble, ĝi estis la vorto kreita en Ĝangalo, ĉu? Se oni ne havas vivantan paĝon kaj ne devas sekvi ĝin, kial ne ni nomas jene:

  • Esperant(-alfabet-)igita Nomo - Nacilingva Krampe (ENNK)
    • Grafisma
    • Fonetisma
  • Nacia Lingvo - Prononco Krampe (NLPK)
  • PEN (Plena Esperantigo de Nomoj)
    • Grafisma
    • Fonetisma

--Salatonbv (diskuto) 08:35, 18 Jul. 2013 (UTC)

  Farite ĉar neniu kontraŭis.--Salatonbv (diskuto) 11:08, 22 Aŭg. 2013 (UTC)

  Ne farite Pardonon, mi ĵus trovis ke mi nur eraris. Mi ne trovis la vorton "parentez-" en iu vortaro, sed poste trovis ĝin en multaj aliaj vortaroj. Mi malfaris la proponon por ŝanĝi ĝin al "kramp-", por respekti originalan esprimon de la ĝangalo.--Salatonbv (diskuto) 00:18, 15 Jan. 2014 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Esperantigo de nomoj".