Vikipedia diskuto:Familiaj nomoj kaj majuskligado

Majuskligu ĉiujn familinomojn de persono, se vi konas ilin: Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ. Se vi ne certas, majuskligu nur la lastan aŭ unuan nomon (depende de nomad-sistemo).

Ĉu? Mi intencis paroli pri tio en onta Hispanlingvaj personaj nomoj. Hispanlingve oni uzas du oficialajn familinomojn. Laŭ malkomuneco, prestiĝo, kaj aliaj faktoroj de la familinomo, oni uzas unu aŭ du. Ekzemple García Márquez, oni preskaŭ ĉiam nomas laŭ ambaŭ, ĉar García estas tre ofta, do ne sufiĉe apartiga. Sed Francisco de GOYA y Lucientes oni nomas ofte nur Goya. Do, ĉu oni devus majuskligi Francisco DE GOYA Y LUCIENTES, Francisco de GOYA y LUCIENTES? de kaj y ("kaj") estas partikloj oftaj. Foje ili estas gravaj, foje ne. Ekzemple, Fernando DE DIEGO oni mallongigas al De Diego, ne Diego. Ĉu opinioj? -- :)

La Brazila kazo redakti

Vikpedio en Esperanto celas esti ne europcentra, sed en tiu kazo, ŝajnas al mi ekzate europcentra. En Brazilo, familinomo ne havas tiel da graveco kiel en aliaj landoj. Ekzemple, ni ne aldonas d-ro aŭ sr-o al familia nomo, sed al propra nomo, do se mi nomiĝas Roberto da SILVA RIBEIRO, mi estas dr-o Roberto, ne dr-o Ribeiro. En mia urbo neniu konas min kiel prof-o Ribeiro, sed prof-o Roberto. En Brazilo, familinomo estas nur formalaĵo kiel nombro de pasporto.

Patronomoj redakti

Ŝajne oni majuskligis la patronomojn de islandaj esperantistoj, sed ne la patronomojn de rusaj esperantistoj. Kio estas do la ĝenerala regulo? Lingvano 09:20, 19. Dec 2005 (UTC)

Jes, mi pensas ke estas multaj kazoj similaj. Oni bezonus koni ĉiujn reguloj pri nomigado en ĉiuj landoj kaj en ĉiuj etnoj. Kiu estas familinomo? Ĉu la prepozicioj apartenas al ne al familinomo? Estas ekzemple, kazo de Caius APIUS CAECUS, Caecus (blinda) originale estis moknomo de Caius, sed kiel li estis granda homo, lia familio prenis la nomon, sekve CAECUS al li ne estis familinomo, sed fariĝis familinomo, ĉu ni majuskligu CAECUS en Caius aŭ nur en la nomo de liaj idoj? Roberto 15:34, 19. Dec 2005 (UTC)

(1) Kial oni "bezonus koni ĉiujn regulojn"? (2) Oni povus difini familian nomon kiel nomon, kiun oni transprenis de la patro, sed ne kiel patronomon, aŭ oni povus difini ĝin kiel nomon, kiun oni transprenis de la patro kaj pludonus al siaj idoj, se oni mem estus patro. Laŭ ambaŭ difinoj, prepozicio povas esti parto de familia nomo, kaj Caecus estas familia nomo nur de la idoj de Caius. Ĉiuokaze, la patronomoj de islandanoj ne estas familiaj nomoj, sed oni tamen majuskligis ilin en la Esperanta Vikipedio. Kial? Lingvano 17:11, 19. Dec 2005 (UTC)

Tio estas nordeŭropa nocio pri familinomo. En la Hispana aŭ la Portugala, la prepozicio estas separebla de la nomo, oni povas aldoni ĝin aŭ ne laŭ la volo. Oni ne heredas prepozicion, ili signifas nur la disigo de propranomo al familinomo. Alie, en landoj en kiuj oni parolas la hispanan aŭ la portugalan, ne nur la patro transdonas la familinomon, sed ankaŭ la patrino. Denove mi donas ekzemplon mia nomo: Roberto da SILVA RIBEIRO, mia patro nomiĝas Alberto RIBEIRO, mia patrino Nery da SILVA (post edzigo SILVA RIBEIRO). Mi heredis Ribeiro el mia patro kaj Silva el mia patrino, sekve, laŭ via defino, nur Ribeiro estus mia familinomo. Alie Ribeiro (apud rivero) estas adjektivo, sekve, la nomo de mia patro ne havas prepozicio, sed Silva (Morusarbo) estas substantivo kaj dependas de prepozicio de, kaj estas ankaŭ la artikolo a. Sekve, en mia nomo estas du substantivoj, unu prepozicio kaj unu artikolo. Sekve oni povas traduki mian nomon: Roberto el la riverborda morusarbo. Sed mia edzino nomiĝas Iracira da COSTA, t. e., Iracira el marbordo, nia filino nomiĝas Ana da COSTA RIBEIRO, t. e., Ana el riverborda marbordo... Tiu sistemo nesimilas al ĝermana sistemo, sed estas ankaŭ eŭropa! Imagu kio okazas en japana, afrika aŭ ĉina kazoj? Laŭ mi estas eraro de esperanta vikipedio la majuskligo de familinomo.

Movi ĉi tiun artikolon redakti

Mi proponas movi ĉi tiun artikolon al la Vikipedia nomspaco, do al Vikipedio:Familiaj nomoj kaj majuskligado aŭ io simila. Kion pensas la aliaj? Marcos 00:18, 21. Feb 2006 (UTC)

La artikolo devos esti reverkita ĉar jam estas fakta decido pri la majuskligo:Je la 28-a de marto 2006 finiĝis baloto pri majuskligo de familiaj nomoj. Venkis la dua alternativo. Tio signifas, ke ekde nun ni ne plu tut-majuskligas familiajn nomojn en titoloj de artikoloj, sed daŭre majuskligas ilin komence de la artikolo. Biciklanto 15:40, 1. Jun 2006 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Familiaj nomoj kaj majuskligado".