Vikipedia diskuto:LanguageEo.php

Antaŭe mi ŝanĝis la lingvonomon "Panĥaba" al "Panĝaba". Nun denove estas "Panĥaba". Kial? De kie venas la ideo tiel nomi tiun lingvon? Bertilo WENNERGREN

Jam riparita en la dosiero -- mi forgesis rekopii la korektaĵon en la paĝo ĉi tie. --Brion VIBBER 18:01, 28. Nov 2002 (UTC)

Mi jxus redaktis la tradukon de la interfacon plej bone kiel mi povis. La plej okulfrakaj tradukoj kiuj vi eble ne konsentos:

Mi sxangxis Sxercu al Trovu, do la botonoj en malnovaj masxinoj ne estos tiom malbonaj. Mi sekvas la ekzemplon de Reta Vortaro.
Mi sxangxis Salutu al Ensalutu kaj Adiauxu al Elsalutu kiu pli logikas. Mi scias ke Salutu kaj Adiauxu estas en la Komputada Leksikono, sed mi diskutis cxi tion kun aliaj komputilemuloj kaj ili konsentis ke gxi estas pli klara.

Mi esperas ke gxi estas pli bone ol la antauxa provo kaj ke Brion VIBBER povos alsxuti gxin tuj.

--Chuck SMITH

Alŝutita. --Brion VIBBER 00:29, 20. Nov 2002 (UTC)

Mi faris kelkajn pliajn poluretojn, sed nenion mondskuan. Do ne urĝas ĝisdatigi la programon. Sed unu eraron mi ne ŝanĝis: La temo "Nostalĝio" estas misnomita. La ĝusta vorto estas "Nostalgio". Sed mi supozas, ke ne eblas simple korekti en la dosiero. Oni devas verŝajne ankaŭ renomi la efektivan temon. Bertilo WENNERGREN

Ŝanĝi la nomon ĉi tie ja sufiĉus; la elekton interne spegulas cifera indekso kiu ne ŝanĝas laŭ lingvo. --Brion VIBBER 10:00, 20. Nov 2002 (UTC)
Bone. Mi ĵus korektis. Bertilo WENNERGREN
Reiri al la projektpaĝo "LanguageEo.php".