Vikipedia diskuto:Listo de uzantoj laŭ redaktonombro de kreitaj artikoloj

Kun ĉirkaŭ 70000 redaktoj mi ne kredas, ke mi havus nur iom pli ol 2000 kreitaj artikoloj. Petr Tomasovsky 17:19, 1 Nov. 2011 (UTC)

Bone Petr, mi uzis la ilon ke la aliaj vikioj uzas: toolserver.org; alidirektoj, alinomitoj, ŝablonoj kaj IP ne eniras, sed apartigiloj kaj "puraj" artikoloj jes. Ekzemple, tie montras ke la lasta artikolo ke Vi kreis estis pri la filmo Proč?, kaj la unua estis MO S-20 "Orel", en 2004. Ankaŭ farante meznombron, unumonate - 01/10 ĝis 01/11 (hodiaŭ) - Vi faris 1046 redaktojn, sed 5 novajn artikolojn: Proč?, Spiŝa burga monto, Spiŝa burgo, Libavá kaj Barca (apartigilo), t.e. 1:209,2; 2000 en 70000 estas 1:35... Finfine, ĉi tia tabelo estas nur seka statistiko, ne montras la kvaliton; ekzemple, la artikolo Spiŝa burgo estas tre bona, inda je Artikolo de la Semajno, preskaŭ kiel la slovaka versio. Aŭ mi, ke nur faras ĝermojn (kvanto sen kvalito). Yekrats, Arno Lagrange kaj multaj aliaj estas grandaj kunlaborantaj kaj administrantoj, sed ne estas en la listo. Brakumu! Conrado 18:48, 1 Nov. 2011 (UTC)
En niaj Lastaj ŝanĝoj estas ĉe ĉiu nova paĝo litero N - nova artikolo. Ĝi estas ankaŭ ĉe ŝablonoj, krom aliaj. Ie estas eraro. Aŭ ĉe ni aŭ tie en toolserver. Ĉu do la ŝablonoj ne estas kalkulitaj inter kreitaj artikoloj? Petr Tomasovsky 08:07, 3 Nov. 2011 (UTC)
Ne, malfeliĉe novaj ŝablonoj kaj alidirektoj ne eniras en la kalkulado... Conrado 12:40, 3 Nov. 2011 (UTC)
Mi kreis sufiĉe da elstaraj artikoloj. Se vi opinias, ke la paĝo pri Spiŝa burgo povus kandidati kiel elstara artikolo, vi trankvile povas kandidatigi ĝin tien. Petr Tomasovsky 12:15, 3 Nov. 2011 (UTC)
Mi jam proponis en la Artikolo de la Semajno. Eble oni petas la bluigon de la paĝo... Conrado 12:40, 3 Nov. 2011 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Listo de uzantoj laŭ redaktonombro de kreitaj artikoloj".