Vikipedia diskuto:Sciindaĵoj
"karaktro" -> "signo" kaj aliaj redakti
Gangleri, dankon pro la bonaj konsiloj. Vi multe uzas la vorton "karaktro", pri kiu PIV2 diras, ke ĝi estas evitinda sinonimo de "signo". Mi emas konsenti al PIV2 tiurilate.
Kion vi celas per la distingo inter UTF-8-aj kaj aliaj vikipedioj? UTF-8 estas maniero kodi Unikodon, kiu kapablas reprezenti ĉiujn unikodajn signojn ĝis la deksesuma valoro 10FFFF. Ĉu vere ekzistas vikipedia lingvo, por kiu tio ne sufiĉas?
Mi esperas, ke vi akceptas miajn korektojn de adjektive uzataj substantivoj. Mi ne ŝanĝis "karaktro", ĉar eble vi uzas ĝin intence. --Ismo 22:21, 7. Feb 2005 (UTC)
- Dankon Ismo pro la atentigo. Fakte mi ne uzis E-on dum preskaŭ 20 jaroj. Mi alte taksas viajn konsilojn. Vi memkompreneble ĉiam povas ŝanĝi sinonimojn, glatigi stilon, ŝanĝi nociojn kiujn mi foje intermiksas, movi erojn al liaj (diskut-)paĝoj, forigi banalaĵojn ktp. La projekto kaj mi mem gajnas pro tio. Amike Gangleri | Dh | D 00:30, 8. Feb 2005 (UTC)
ISO 8859-1 (nomata ankaŭ ISO Latin-1) kaj UTF-8 redakti
- Unu el la unuaj aferoj kiujn mi lernis ĉe Vikipedio estas ke paĝo ĉe de: povas enhavi la signon "ş" sed paĝo en en: ne. Mi trovis de:Timişoara mi ne povis fari en:Timişoara. Se vi sekcas (nuntempe 00:30, 8. Feb 2005 (UTC)) tiun ligon (en:Timişoara) la rezulto estos nur io simila al ia en:Timi. (Noto: La rezulto jam ŝanĝiĝis ekde septembo 2004.)
- La (historia) kialo por tio troviĝas ĉefe en la maniero kiel la anglalingva (dana, nederlandlingva, svedlingva) Vikipedio unuflanke kaj la ceteraj estis starigitaj.
- La unua grupo akzeptas en la titoloj nur signoj el la signaro en:ISO 8859-1. La dua grupo akzeptas signojn el la signaro en:UTF-8. Artikoloj kiuj estis kreitaj en la unua grupo dum tempo kiam estis uzataj diversaj antaŭaj versioj de la MediaWiki programaro (en:MediaWiki, meta:MediaWiki) estis jam forigitaj / estas forigataj iom post iom.
- Lasttempe ĉe aro da artikoloj el en: oni uzas por paĝoj kiuj ne povas havi ĝustajn nomojn (kiel ĉe en:Nicolae Balcescu por ro:Nicolae Bălcescu) la ŝablonon en:Template:Wrongtitle. La paĝojn kie tiu ŝablono jam estas uzata oni troviĝas per la ligo en:Special:Whatlinkshere/Template:Wrongtitle.
- Noto: La lasta ligo povas esti uzata anstataŭ Ligiloj ĉi tien (al en:Template:Wrongtitle). Gangleri | Dh | D 00:30, 8. Feb 2005 (UTC)