Vikipedia diskuto:Statistiko

Statistics aŭ Statistiko? redakti

Kial la Speciala-paĝo nomiĝas "Statistics" (angle) kaj ne "Statistiko"?
--VerdLanco 11:42, 10. Nov 2004 (UTC)


Komentoj pri la komparo redakti

Ni kreskas pli kaj pli malrapide, dum kelkaj el niaj "najbaroj" kreskas pli kaj pli rapide. Kaj la ĉina kaj la norvega Vikipedioj ĉi-jare preterpasis nin, do ni estas nur la 14a Vikipedio laŭ grandeco.

(Cetere, kaj esperantistoj kaj bulgaroj povus iĝi pli lertaj pri uzado de bildoj.)
--VerdLanco\(diskutu) 07:31, 27. Maj 2005 (UTC)


Rimarkinde estas, ke la naciaj vikipedioj baziĝas sur prunteprenoj(kopi-alŝutoj), dum e-a vikipedio baziĝas grandparte je tradukoj. Tiel kompreneble la naciaj vikipedioj ĉiam preterkuras nin. Sed kial konkuri kun ili?
Narvalo, 5. Maj 2005

Tion mi nenie rimarkis. Sur kio vi bazas tiun supozon?
--VerdLanco\(diskutu) 07:31, 27. Maj 2005 (UTC)


Laŭ propraj spertoj: mi ĉiam atentas la hungaran vikion, oni ofte alŝutas el libere uzeblaj fontoj aŭ prenas tekston kaj malpligrandigas, transformas ĝin. Ĉu ekzistas esperantaj faktekstoj, kiujn ni povus traverki, malgrandigi aŭ simple skani per optika signorekono?
Narvalo 07:47, 27. Maj 2005 (UTC)

Ah, jes, tiaj kopi-alŝutoj! (Mi pensis nur pri prunteprenoj de aliaj vikipedioj.) Sed ĉu vere libere uzeblaj fontoj estas tiom multe pli abundaj en aliaj lingvoj ol en Esperanto? (Mi emas pensi, ke ne.)
--VerdLanco\(diskutu) 12:40, 27. Maj 2005 (UTC)
La vikipedioj enhavas kopiojn el Enciklopedioj kiel Meyers (germana), Britannica (angla), Pallas (hungara). La komunumoj havas plej ofte (en Hungario, Germanio) retan paĝon nacilingve kaj angle, germane. Bonvolu montri al mi retan paĝon pri signoj de la gravedeco en Esperanto. Kaj ni ne forgesu, ke multaj E-istoj laboras ĉefe en la naciaj vikipedioj:) Narvalo 12:49, 27. Maj 2005 (UTC)

Se vi rigardos http://en.wikipedia.org/wikistats/EO/PlotsPngArticlesTotal.htm, vi vidos kreskego de aliaj vikipedioj. Ekzemple, vidu la bulgaran: 10.000 artikolojn faritajn en unu semajno! Tia vertikala kresko ne eblas per homa vikipediisto. Roboto povas aldoni multajn artikolojn rapidege. Roboto povas meti statistikan datumon kaj fari artikolon kun iometo da homa helpo. Ĉu eble, roboto povas fari bonajn artikolojn rapide por ni? Ankaŭ, mi pensas, ke aliaj vikipedioj reklamas iomete. Mi iufoje vidi artikolojn pri la angla vikipedio en aliaj (aktualaĵoj) retejoj. Mi pensas, ke ni sendu noton al la esperantaj aktualaĵofontoj pri atingoj de nia vikipedio. Mi pripensas eventoj.hu kaj aliajn. Estonta artikolo estos: "Esperanta vikipedio atingis 25.000 artikoloj..." Tia kelkfoja reklamado logos novajn vikipediistojn, tiel kreski la vikipedion. --Yekrats 13:42, 27. Maj 2005 (UTC)

Global edits redakti

Hi. Can you add this http://toolserver.org/~emijrp/wikimediacounter/ to the list? Emijrp 12:57, 27. Feb 2010 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Statistiko".