Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/04

Alfabeto sur betulŝela dokumento, 1025-1050

Malnova Novgoroda dialekto (ruse: Древненовгородский диалект) nomiĝas slava dialekto, kiu estis uzita en lingvaj objektoj sur betulaj ŝeloj, kiuj estis malkovritaj en la Novgoroda regiono de Rusio. La dialekto estis uzata ĝis la 15-a jarcento en la Novgoroda federacia respubliko. La nocion kreis Andrej Zaliznjak. La Malnova Novgoroda dialekto diferencas en multaj trajtoj de la malnova rusa lingvo. En dokumentoj uzata lingvo havas multajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por aliaj orientslavaj dialektoj (kaj parte ankaŭ por aliaj slavaj lingvoj).

Malnova Novgoroda perdiĝis post la konkero de Novgorodo de Duklando de Moskvo en la jaro 1478. Kelkaj dialektaj apartaĵoj tamen reteniĝis ankoraŭ longe sur la Novgoroda teritorio (codiro, litero ять (ѣ) anstataŭ ы en la genitivo sg. de a-radikoj ktp.).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Pedofilia movado - Bobado - Emuo