Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/09

La Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM) (angle International Classification of Diseases [internacia klasifiko de malsanoj] respektive International Classification of Disorders [internacia klasifiko de perturboj], mallonge ICD) estas la plej grava kaj tutmonde agnoskata klasifika sistemo de medicinaj diagnozoj. La listo de diagnozonomoj kaj koncernaj diagnozaj kodoj estas eldonata de la Monda Organizo pri Sano (MOS, angla mallongigo WHO). La aktuala, internacie valida versio portas la numeron 10 kaj kutime laŭ la angla mallongigo estas nomata "ICD-10"; ĝia lasta aktualigo okazis dum la jaro 2006. Dum printempo 2007 komenciĝis la unuaj laboroj pri la 11-a versio.

Aparte pri la psikaj malsanoj ekzistas fortaj streboj ene de la klasifiko laŭeble eviti la vorton "malsano" (angle disease, etimologie laŭvorte "malfacilaĵo") kaj uzi la pli pozitive sonan vorton "perturbo" (angle disorder, etimologie laŭvorte "malordo"). La retoriko paroli pri malsanoj sen nomi ilin "malsano" tamen estas malfacila tasko: ekzemple en la germana lingvo la vorto disorder korespondas al la vorto "Störung" [laŭvorte "ĝenaĵo"] ... Kritikantoj atentigis, ke eble "psikaj perturboj" laŭ la nova vortumo pli konsideriĝas "ĝenaĵo" por aliaj homoj ol esti konsiderataj "malsanoj" malfacilaj por la paciento mem. Kaj ankaŭ iuj anglalingvaj pacientoj sentis sin diskriminaciataj per la etikedo havi "malordon", ne esti "en ordo".

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: ĉieldisko de Nebra - Aleksandro Blok - Malnova Novgoroda dialekto