Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/08

Vido de la fenestro de metiejoj, el kiuj la teroristoj pripafis la sporthalon

La termino terorisma atako en Beslano aludas al kaptado de pli ol 1100 grandparte infanaj ostaĝoj en la mezlernejo N 1 en urbo Beslano (Norda Osetio, Rusio), fare de la teroristoj matene la 1-an de septembro 2004 dum la solena kunveno en la lerneja korto, dediĉita al la komenco de la lernojaro. Dum du tagoj kaj duono la teroristoj retenis en la de ili minigita lernejo 1128 ostaĝojn. La vivkondiĉoj de la ostaĝoj dum la atako plus la psika premo de ili laŭ la raportoj estis katastrofaj. Kvankam plejparto da la ostaĝoj estis liberigitaj dum la sturmo, 334 homoj pereis (inkluzive de 186 infanoj) kaj pli ol 800 estis vunditaj. La respondecon pri la terorisma atako publike prenis al si Ŝamil Basajev, kiu publikigis tiun deklaron en retejo de la ĉeĉenaj separatistoj la 17-an de septembro 2004. La terorisma atako en Beslano finis la ĉenon de la teroraj agoj en Rusio en 2004, post kio la ŝtata registaro okazigis gravajn reformojn en la leĝaro.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: ĉagataja lingvo - Grandduklando Flandrensis - ludilo