Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/06

Murat ZJAZIKOV (inguŝe Бор-наькъан Мохьмада Мурат; ruse Мурат Магометович Зязиков) (naskiĝis la 10-an de septembro 1957, , Kirgiza SSR, Sovetunio) estas rusia politikisto, generalo-leŭtenanto kaj prezidanto de Inguŝio inter 2002 kaj 2008. Dum sia prezidanta ofico li ĉiam raportis pri sukcesoj en la ekonomia kaj socia disvolvigo de la respubliko, tamen la opozicio akre kritikis lin pro alta nivelo de la korupto, balota manipulado, manko de videbla progreso en iu ajn sfero, malkapablo solvi la problemon de la islamisma teroro kaj tiun de la rifuĝintoj de Nord-Osetio. Post la murdo de la plej fama opoziciulo Magomed Jevlojev fare de policano en Nazrano en oktobro de 2008, Murat Zjazikov estis eksigita de sia posteno. Li plu agadas kiel politikisto kaj sciencisto, esploranta la inguŝajn historion kaj kulturon.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Aleksandro la Granda - Abasida Kaliflando - Esperantujo